Ghi estas programo kiu povas traduki vortojn kaj mallongajn esprimojn de unu lingvo al alia. Por
eviti la neceson de dulingva vortlisto por chiu ebla lingvokombinajho, Ergane uzas la artefaritan
lingvon esperanto kiel helplingvo.
Tiu chi programo estas verkinta de Gerard van Wilgen.
Klaku tie chi por vidi ekzemplojn de la vortarekrano de
Ergane.
Krom traduki vortojn Ergane povas fari la sekvontajn aferojn:
Serchi homonimojn kaj sinonimojn.
Serchi vortojn kiuj konformighas al specifa modelo.
La supre menciataj funkcioj apartenas la vortarunuon de Ergane. Tamen, estas kelkaj plu unuoj:
Ekzerca unuo por vortrememorado; Ergane elektas vorton de fonto (unu de siaj vorttrezoroj au
uzante kreita selekto de tia vorttrezoro) kaj la uzanto estas petata enigi konvenan tradukajhon
en alia lingvo.
Eksporta unuo kiu povas generi vortlistojn (unu- au dulingvaj) en simpla tekstformato.
Klavaralghustiga unuo por adapti la klavardirektilojn de Ergane por via regiona klavaro
(ekz. franca au rusa klavaro).
Por kiom da lingvoj vorttrezoraj sliparoj ekzistas?
La vorttrezoraj sliparoj por Ergane estas daure novigataj, kaj de tempo al tempo novaj estas
kreataj. Nuntempe la programo povas traduki vortojn de pli ol 57 lingvoj (pli malpli, kelkaj
vorttrezoroj estas ankorau tre malgrandaj).
Klaku tie chi por vidi la liston de lingvoj kaj la
vorttrezorajn sliparojn kiujn vi povas subenshargi.
Kio estas de Ergane la aparataraj kaj programaraj bezonajhoj?
Kompare kun programoj havante kompareblan amplekson kaj kompleksecon, la sistembezonajhoj estas
vere tre modera. La programo vershajne povas funkcii je chiu komputero kun Windows 3.1 au pli
alta.
Subenshargo de Ergane
La programo, ghiaj informsliparoj kaj la bezonataj DLL-oj estas kunpremitaj en ZIP-sliparon.
Subenshargu ghin al la dezirata sliparujo kaj uzu malkunpremprogramo por ekstrakti la originajn
sliparojn de ghi.
La ZIP-sliparo de Ergane ne enhavas vorttrezorajn sliparojn ; tiujn chi oni devas subenshargi kaj malkunpremi aparte!
Ergane42.ZIP: Klaku tie chi por
subenshargi la programon kaj la gheneraljn informsliparojn.
VORTTREZOROJ: Klaku tie chi por salti al la listo de subenshargeblaj
vorttrezoraj sliparoj.